Vivresumo

Mi naskiĝis en Francio en 1990 kaj studis komputikan inĝenieradon ĉe ESIEA en Parizo. Mi diplomiĝis en 2012. Mi pasigis 7 jarojn en Slovakio, kie mi laboris kiel retprogramisto, kaj mi antaŭ nelonge transloĝiĝis al Aŭstrio.

Miaj pasioj estas interalie programado, lingvoj kaj vojaĝado.

Profesia sperto

  • Sendependa reta programisto

    Ekde 2021

  • Programisto kaj tradukisto ĉe Edukado@Interreto (Partizánske, Slovakia)

    2013-2020

    Programado kaj prizorgado de retejoj kaj aliĝsistemoj (ĉefe PHP/MySQL kaj WordPress), administrado de la servilo de la organizo, tradukado de artikoloj kaj retejoj, organizado de internaciaj eventoj.

  • Staĝanto ĉe Version-Net (Parizo, France)

    2012

    Programado kaj prizorgado de retvendejaj aplikaĵoj kun Microsoft .NET.

  • Staĝanto ĉe Pragma Informatique (Montigny-le-Bretonneux, Francio)

    2010

    Uzo de 3D-bildigsistemo en vendista programaro (JavaScript kaj C++).

Kapabloj

Fasada programaro
  • HTML
  • CSS
  • SCSS
  • Bootstrap
  • JavaScript
  • Vue.js
  • jQuery
Servila programado
  • PHP
  • MySQL
  • Python
  • Django
  • CodeIgniter
Aliaj retaj kapabloj
  • WordPress
  • Apache HTTP Server
Fasonado
  • GIMP
  • Inkscape
  • Adobe InDesign
Lingvoj
  • Franca
  • Angla
  • Esperanto
  • Slovaka
  • Rusa
  • Pola
  • Germana